Monumento de Varsovia Ribelo

Monumento de Varsovia Ribelo
monumento, skulptaĵo [+]
Koordinatoj52° 14′ 58″ N, 21° 0′ 21″ O (mapo)52.2494444421.00583333Koordinatoj: 52° 14′ 58″ N, 21° 0′ 21″ O (mapo)

Estiĝo1989

Monumento de Varsovia Ribelo (Varsovio)
Monumento de Varsovia Ribelo (Varsovio)
DEC
Lokigo de Varsovio en Pollando

Map
Monumento de Varsovia Ribelo
Vikimedia Komunejo:  Warsaw Uprising Monument [+]
vdr

Monumento de Varsovia Ribelo – konstruita en 1989 estas monumento omaĝe al la herooj de la Ribelo de Varsovio troviĝanta en la orienta flanko de Plac Krasińskich.

Ĝian konstruadon antaŭis kolekto de mono kaj materialoj bezonataj por la monumento, kiun konsistigas siluetoj de ribelantoj. Parto de ili eniras subteran kanaleton (lige al la evakuo de la defendantoj de la Malnova Urbo). Fono de la monumento estas Konstruaĵo de la Supera Tribunalo de Pollando.

La monumenta placo estis loko de historiaj eventoj. Dum solenaĵoj de la 50-a datreveno de eksplodo de la varsovia insurekcio en 1994 prezidento de Germanio Roman Herzog kiel unua germano en la historio pardonpetis polojn pro krimoj faritaj de germanoj dum la Dua Mondmilito. Herzog diris interalie:

Tio elvokas en ni germanoj la honton, ke nomo de nia lando estas jam por ĉiam ligita kun doloro kaj turmento, kiu estis direktita kontraŭ milionoj de poloj.

En 2017 prezidento de Usono Donald Trump rememorigis al la mondo heroecon de la ribelantoj kun substreko de aparte gravaj agoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search